Plej freŝa n-ro

Ĉefmenuo
Traduko-defio

ILEIbr-Noticoj
վҳ
Sendita de Administranto je 2008/4/1 15:59:28 (54 fojojn)

Pro teknikaj problemoj, dum ĝisdatigo en la retejo de la Sekcio, ĝi restis nealirebla dum pli ol du semajnoj. Ni petas pardonon pro eventualaj ĝenoj kaj nun invitas vin promeni inter ĝiaj novaj sekci(er)oj. Novaĵoj atendas vin en la modulo speciale dediĉata al Brazilei, inkluzive kun elŝuteblo de antaŭaj n-roj, kaj en la retbutiko de la Sekcio. Agrablan virtualan promenadon kaj butikumadon!


Sendita de Administranto je 2008/3/18 17:40:02 (60 fojojn)

Kun ĝojo ni sciigas vin, ke al niaj du partneroj, Imagu Filmoj kaj eldonejo Oportuno, de nun aldoniĝas unu plia, nome la porinstruista retejo edukado.net. Tio signas al ni, ke, malgraŭ la malrapido de nia laboro, ni laŭiras la bonan vojon. Ni volas kundividi tiun feliĉan okazaĵon kun vi kiuj decidis resti kun ni ankaŭ en 2008.
Iu povas demandi kio bona enestas en tiaj partnerecoj, krom eventuala rekono kaj apogo. La respondo povas esti same kuraĝiga: la eblo de vere aktiva, faka kaj interkultura informŝanĝado. Alivorte, se ni aktive reagos al tiu interŝanĝo de spertoj, certe praktikaj rezultoj estiĝos; male, se ni pasive travivos tiun oportunon, ni povos eventuale ĝui nur la moralan apogon.

Unuan praktikan provon de tiu nova partneriĝo vi povas legi ĉe
http://www.ileibr.org/kuriero/partneroj.html


Sendita de Administranto je 2008/3/13 15:38:56 (73 fojojn)

La 30-an de marto 2008, en la urbo São José dos Campos, ŝtato San-paulo, okazos la 71-a Renkonto de Esperanto en la Paraiba Valo sub la aŭpicio de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) kaj apogo de la loka universitato UNIVAP. La organizadon de la evento plenumas Eni Alvim de Oliveira, serĉesploristino ĉe Nacia Instituto pri Spacesplorado (INPE) kaj agema esperantistino en tiu urbo. Naŭ diverstemaj prelegoj, tri portugale kaj ses esperante, atendos la partoprenontojn. Kiel kutime, Brazila Sekcio de ILEI starigos sian budon kaj regalos la ĉeestontojn per la prelego "Didaktika virtuala itinero por kursgvidantoj kaj lernantoj de Esperanto". En la okazo ankaŭ estos lanĉata la sesa n-ro de la revuo Brazilei, en kiu aperas intervjuo kun la redaktoro de la porinstruista retejo www.edukado.net, d-ino Katalin Kováts.

Musklaku tie ĉi por malfermi menuafiŝon pri la evento.


Sendita de Administranto je 2008/3/7 22:21:48 (78 fojojn)

Esperantista Kunfratiĝo de la Okcidenta Regiono (mallonge EKOR), en Rio, invitas enlandajn kursgvidantojn ĉeesti sian 9-an Trejnadon por Kursgvidantoj de la Neŭtrala Internacia Lingvo. La ĉi-jara temo de la trejnaranĝo estas "Planejamento de Aulas de Esperanto: Elaboração e Aplicação" (Lecionplanado: ellaboro kaj aplikado). La unu-taga evento okazos la 27an de aprilo, de la 9-a ĝis la 17-a horo, en la sidejo de Sindicato Rural ĉe Estrada do Monteiro, 643 en la urbo Campo Grande, ŝtato Rio de Janeiro. Aliĝo, kun tagmanĝo inkluzivita, kostas 15 realojn (pageblajn per depono aŭ ĉeloke). Por pliaj informoj sendu mesaĝon rekte al la organizantoj de la evento:
ekor.esperanto (heliko) yahoo.com.br.


Sendita de Administranto je 2008/1/28 0:10:26 (154 fojojn)

La evento BEL-konferencoj 2008, starigita de Brazila Espetanto-Ligo kaj organizata de ĝia vicprezidanto Paulo Sergio Viana, sukcese okazis dum plenaj karnavalaj tagoj, en la kulturdomo de Lorena/SP, kun la partopreno de kvindeko da esperantistoj el pluraj urboj de Brazilo. Por la okazo oni preparis kajeron kun la tekstoj de la prelegoj kaj ĝin disdonis senpage al la ĉeestantoj. Interkonsente kun la organizinto de la evento, Brazila Sekcio de ILEI regalas siajn membrojn kaj vizitantojn de sia retejo per pdf-versio de la prelego-kajero. Musklaku sur la supra bildo por havi aliron al pliaj eroj pri la evento.
Gratulon pro la laŭdinda inciato kaj ke tia aranĝo fariĝu tradicia ero en la kalendaro de aktivadoj de la Brazila esperantistaro.


(1) 2 3 4 ... 8 »
Retbutiko

Partnero

Kvizo

Potencita de XOOPS 2.0.2  ©2005 Brazila Sekcio de ILEI  ekranŝildo desegnita de Imago Design Corp