Plej freŝa n-ro

Menuo
Ĉefmenuo
Traduko-defio

ILEIbr-Intervjuoj
վҳ
Incio > Colunas

Bonvenon al intervjuo-Kolumnoj

Tie ĉi vi trovos intervjuojn kun homoj kiuj havas ion specialan por pasigi al vi. Ili estas pedagogoj, lingvistoj, profesoroj, edukistoj aŭ ankoraŭ survojantaj studentoj pri tiuj ĉi aŭ aliaj fakoj. Konatiĝu rekte kun iliaj pensoj kaj profitu el iliaj spertoj. Musklaku sur la titolo de la intervjuo por legi ĝin.
Mag. Emerson Werneck

Meĥanismo pri formado de neologismo

Konatiĝu kun la pensoj de lingvisto kaj lingvo-instruisto, kiu tuŝas tlikan temon de la esperantistaj rondoj, nome prunto de fremdaj vortoj. •Bakalaŭro pri Socia Komunikado (Ĵurnalismo) •Bakalaŭro pri Anglaj Lingvo kaj Literaturo •Bakalaŭro pri Japanaj Lingvo kaj Literaturo •Magistro pri Lingvistiko (Leksikologio) •Esperantistiĝis en 1986 •Eks-redaktoro de Brazila Esperantisto •Respondeca ĵurnalisto pri Brazila Esperantisto •Kunredaktoro de la Revuo Oomoto •Tradukisto de/al la angla •Instruisto de Esperanto, de la angla kaj de la japana. •Eks-kunordiganto de Lernejo Berlitz en Braziljo Ĉi tiu kolumno havas 1 Intervjuojn.
D-ino Katalin Kováts

Brila porinstruista lumturo

Per tiu ĉi intervjuo vi iom konatiĝos kun la laboro de la porinstruista retejo edukado.net, kiun profesie kaj plentempe redaktas d-ino Katalin Kováts, en Nederlando. Estas hungardevena filologo, naskiĝis en Budapeŝto en 1957 kaj ekde 2001 loĝas kaj laboras en Nederlando. Lingvisto kaj metodikisto, havinta postenon en hungara universitatranga katedro pri aplikata lingvistiko, diplomita lingvoinstruisto pri Esperanto (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto kaj jam gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo. Kunlaboras kun Monato. Estis vicprezidanto de la ekzamena komisiono de ILEI kaj dum pli ol 10 jaroj vicredaktoro de ties organo Internacia Pedagogia Revuo (IPR). Kiel verkisto ŝi aŭtoras kelkajn lernilojn kaj librojn (foje sub la nomo Katalin Smidéliusz): Memorlibro omaĝe al Andreo Cseh, Ĉu vi aŭdis ke... (libro+sonmaterialo), Manlibro pri Instruado de Esperanto, Poŝamiko. Nuntempe ŝia plena (preskaŭ tag-nokta) okupo estas la redaktado de la porinstruista retejo www.edukado.net sub la rekta kunlaboro de sia edzo Sylvajn kaj de siaj gefiloj Martin kaj Petra, kunhelpe de pluraj aliaj amikoj kaj kolegoj. Ĉi tiu kolumno havas 1 Intervjuojn.
Prof. Sylla Chaves

Multflanka edukisto

Prof. Sylla Chaves enlande pioniras pri multaj pedagogiaj instruiloj kaj lerniloj. Ĉi-intervjue tamen ni invitas vin iom konatiĝi kun liaj nunaj privortaraj okupoj. studis juron (Rio), kibernetikan pedagogion (Germanio), politikan sciencon (Parizo) kaj magistriĝis pri komunikado en Stanford (Usono). Dum pluraj jaroj li ankaŭ laboris ĉe la Sekretariejoj de UN (Novjorko) kaj Unesko (Parizo). Plurfoje premiita en beletraj konkursoj, liaj verkoj daŭre aperas en diversaj antologioj. Krom honora membro de UEA (1992), li estis membro de la Akademio de Esperanto (1986-1995). Li prezidis Brazilan Esperanto-Ligon (1978-1982), ellaboris kursojn per korespondado, per radio kaj per televido. Lia vasta kaj pionira esperanta verkaro konsistas el abundo da facilaj legaĵoj, diskoj, sonbendoj, vidbendoj, DVD-oj kaj lernolibroj. Ĉi tiu kolumno havas 1 Intervjuojn.
(1) 2 »
Retbutiko

Partnero

Kvizo

Potencita de XOOPS 2.0.2  ©2005 Brazila Sekcio de ILEI  ekranŝildo desegnita de Imago Design Corp