Plej freŝa n-ro

Ĉefmenuo
Traduko-defio

Ensalutu
ILEIbr-Ĉefpaĝo
վҳ
Plej lastaj novaĵoj

E-kongreso en Lorena


Parolo de spertulo
katalin
Legu intervjuon kun la pedagogo kaj lingvisto, d-ino Katalin Kováts, kiu profesie kaj plentempe redaktas la porinstruistan retejon edukado.net.
podkasto Aŭskultado estas esenca por lernado de lingvo. Tie ĉi vi trovas ligon al kelkaj podkastaj adresoj en la interreto.
 
bildstrio
 
lingvojaro
Bildstriaj herooj invadas lernoĉambrojn.
 
Portu tiun ĉi celebradon en vian lernoĉambron!

Vizitu ankaŭ
chefa_1
elsxuto kursoj biblioteko
Elŝuto de libroj kaj lerniloj laŭ PDF-versio. Listo de enlandaj kursejoj de Esperanto. prunto de libroj per la poŝta biblioteko.

Esperanto en Taubaté
chefa

taubateLa 31an de aŭgusto 2008 okazis en la urbo Taubaté/SP, la 73a Renkonto de Esperanto en la Paraiba Valo. La unutaga evento okazis en la Domo de Advokatoj kaj ĝin organizis la anoj de Taubaté Esperanto-Klubo, kiu pasintjare memorfestis sian kvindekjariĝon. Ĉirkaŭ trideko da esperantistoj ĉeestis tri prelegojn prezentitajn de d-ro Maurício Monken pri "Esperanto kaj Religio"; de la studento pri fizioterapio, Alexandre Prado, pri "Lumbodoloro" kaj de la ŝtata instruisto, Carlos Pettinati, pri "Machado de Assis". Krom la prelegoj, la ĉeestantoj povis pli aktive partopreni kaj en la debato pri la temo "Kial esperantistoj preskaŭ ne aĉetas esperantajn librojn?" kaj en la tradicia programero "Guto da Gramatiko" ĉi-foje prezentita de Paulo S. Viana, kiu regalis la ĉeestantojn per gaja atentigo pri la temo "Interpunkcio estas grava!".

Dum la tuta evento okazis deĵorado ĉe la budo de la Sekcio, kiu portis i.a. la lernilojn Oportuna Poŝvortaro - Esperanta-portugala, Komputeko - prikomputila terminaro, Poŝamiko - memorilo por komencantoj, kaj Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta.

La sekva renkonto okazos en Rio, en urbo kaj dato baldaŭ diskonigotaj.


Laŭ raporto de Paulo Sérgio Viana, kiu ankaŭ fotis.

Afiŝu tie ĉi pri via instruagado. Sendu vian tekston al nia redaktejo.

Retbutiko

Partnero

Aliĝkotizo 2008
Kvizo

Potencita de XOOPS 2.0.2  ©2005 Brazila Sekcio de ILEI  ekranŝildo desegnita de Imago Design Corp

>