Eternaj komencantoj ne kuraĝas transpasi la rubikonon de elementaj lerniloj kaj kursoj. Multaj eĉ rezignas
kelkajn paŝojn antaŭ tiu transiro de baza lernado al
ordinara praktiko kaj uzado de la lernata lingvo. Kion preterlasas
tiaj lernantoj aliflanke de la rivero? Kia premio estas rezervata al kuraĝuloj?