| Bildstrio estas bonega helpilo en lernado de fremda lingvo, ĉar la bildstriaj herooj parolas la ĉiutagan lingvon, en kiu enestas multaj parolturnoj, interjekcioj kaj onomatopeoj i.a.. Tie ĉi ni listigas kelkajn tiajn amuzinstruajn bildstrio-seriojn. Se vi mem havas ian lertecon je desegnado, ni invitas vin elpensi bildrakonteton kaj sendi ĝin por publikigo en tiu ĉi rubriko. |
 |
|
 |
Petola knabino, kiu ŝatas fari embarasajn demandojn, ĉefe al siaj gepatroj, s-ro Pavel kaj s-ino Anja. Ŝi havas nevideblan amikinon, Sofia, kiu rolas kiel ŝia mentorino. |
Kontaktu la aŭtoron: pacakolibro [heliko] gmail [punkto] com
|
 |
Simpatia testudo aperinta en 1987, okaze de la jubilea jaro de Esperanto. Ĝi
ĉefrolas kun siaj diversgeneraciaj kaj diverstipaj amikaj movadanoj.
Por legi pliajn aventurojn de Gogo la testudo musklaku tie ĉi. |
Kontaktu la aŭtoron: martin.weichert [heliko] jeppesen [punkto] com |
 |
Naiva kaj senpretenda knabo kiu, helpe de sia amiko Nuno, serĉadas sian revatan koramikinon. Ĉu la decidema kaj bonkora samuniversitatanino Pris estas ja la knabino je liaj revoj? |
Kontaktu la aŭtoron: ederbenedetti [heliko] yahoo [punkto]com [punkto] br |
 |
Zaĉjo naskiĝis kiel ilustraĵo por librokovrilo. Komence li aspektis kiel plenaĝulo, sed poste la aŭtoro decidis junigi sian kreaĵon cele atingi ankaŭ la infanan publikon. |
| Kontaktu la aŭtoron: osmarsalves [heliko] ig [punkto] com [punkto] br |
| Tiuj ĉi bildstrioj estas liberaj, por instrucela uzado, kondiĉe ke oni indiku la aŭtoron kaj fonton. Se ial vi volas uzi ilin alicele, bonvolu kontakti la aŭtoron, kiu posedas la kopirajtojn de siaj verkoj. |