
Brazila Sekcio de ILEI, post tri jaroj da provizora deĵorado, serĉas novan gvidantaron. Dume la redaktanto de Brazilei adiaŭas per tiu ĉi 13a n-ro de la revueto.
Omaĝo fare de la prezidanto de UEA al la plej elstara el la gvidantoj de tiu organizo, Prof. d-ro Ivo Lapenna, okaze de ties centjara naskiĝo-datreveno.
Vivian Magalhães, aŭtorino de "Cent lecionoj sen enuo", portugala libro pri ludaj aktivadoj celanta instruistojn de fremda lingvo, estas nia intervjuatino.
La leĝoprojekto, kiu permesas instruadon de Esperanto en mezlernejoj, estis aprobita en la brazila Senato, sed ankoraŭ bezonos aprobon ankaŭ de la Deputita Ĉambro.
La esperantistino Maria Nazaré el urbo Juiz de Fora, Brazilo, tre sukcese defendis sian doktoran tezon, malfermante al Esperanto plian pordon en la enlanda universitata medio.
Afiŝita je 25 Oktobro 2009
Kio komuna povas esti inter unusilabaj poemetoj kaj la esperanta gramatiko? Per tiu ĉi artikolo vi lernos kiel poezie esplori kun viaj lernantoj la radikaron, afiksaron, prepoziciojn kaj aliajn gramatikaĵojn. Fine de la raporto vi trovas didaktikan projekton kun sugestoj por enkonduko de tiaj unusilabaĵoj. Legu plu...
Afiŝita je 08 Aŭgusto 2009
Kiu emas al tradukado bone scias kiel estas malfacile traduki vortludojn el etnolingvoj. Por multaj tiaj vortumoj tamen ordinare ekzistas ekvivalentoj en la celata lingvo. La proverbaro certe estas la plej riĉa fonto kien lingvuzantoj kaŝas tiun trezoron. Iom amuziĝu per legado de kelkaj tiaj diraĵoj adaptitaj de Brazilei. Legu plu...
Afiŝita je 08 Aŭgusto 2009
Kion konsili al lernanto kiu, komence de la kurso, deziras akiri grandan vortaron cele enkapigi kiel eble plej multajn vortojn? Foje iuj kursgvidantoj mem instigas tiun emon ĉe la lernantoj. Laŭ Emilio Cid, en tiu komenca stadio de lingvakirado pli gravas parole regi etan vortstokon ol koni multajn vortojn nur parkere. Legu plu...
Afiŝita je 07 Aŭgusto 2009
Jen plia strebo alloge kaj junece prezenti Esperanton al ŝatantoj de bildstrioj. Ĉi-foje temas pri esperantigo de la fama sciencfikcia romano "La Milito de la Mondoj" de la usonano H.G. Wells, fare de la hungaro Stefano Ŝafisto, kiu mem kreis apartan retejon por gastigi la bildstriajn specimenojn. Legu plu...
Afiŝita je 07 Aŭgusto 2009
Nova instrukompleto pliriĉigas la katalogon de esperantaj lerniloj. Temas pri la lernolibro kun son-KD Esperanto por Lernejaj Klasoj verkita de la lingvinstruisto Josias Barboza, el Braziljo, kaj kuneldonita de Unio Planeda kaj Brazila Esperanto-Ligo pasintjare. La nova lernilo celas tutmondan lernantaron. Legu plu...
Afiŝita je 07 Aŭgusto 2009
Dialogo inter Kelnero kaj Servato S — Bonvolu, Kelnero, mi soifas! K — (Al la ĉeestantoj) Jen nia proverbemulo. Ŝajne lia vortstoko ne elĉerpiĝas. Ni provu… (al la Servato) Sinjoro, vi bone konas nian devizon: Sen mono oni estas nulo, kun mono saĝulo. Ĝustatempe: kia vi estas? S — Nuda kaj kruda sen groŝo en poŝo. K — Kiel [...] Legu plu...
Dua el ses partoj de dokumenta filmo pri Esperanto, prezentata en moderna kaj vigla maniero. Tiu parto nomiĝas “Esperanto estas lingvo kun multaj trajtoj”. La filmo-serio, kreita de internacia junulara grupo, estas tre taŭga por spektigo en unua leciono de E-kurso. La aliaj kvin filmetoj estas spekteblaj en la projekta retejo mem ĉe http://esperantoestas.blogspot.com.